Inaŭguro en "Esperanta Ĝardeno"

Sabaton la 21an de majo, matene je la 10a, en la "Esperanta Ĝardeno" de Via F. Filzi  51, Cormano (MI), okazos (poste ke ĝi estis sekvestrata dum 11 jaroj) la oficiala inaŭguro de "Mia interna Besto", statuo de la dana artisto Jens Galschiot, tiu ĉi skulptaĵo portretas personon kiu surhavas longan kapoton kaj kun la kapo kaj piedoj de porko. 

Laŭ la intencoj de la artisto, tiu ĉi skulptaĵo simbolas la beston kiu estas en ni kaj de tempo al tempo eliras provokante razismon, maltoleremon kaj ekscesojn.

En la inaŭguro partoprenos la Urbestro de Cormano D-ro Roberto Cornelli, la Kulturskabeno de la Milana Provinco D-rino Daniela Benelli kaj aliaj eminentuloj, kompreneble kun la partopreno de ĵurnalistoj kaj multaj simpatiantoj.

Post la ceremonio sekvos regalado kaj  vizito al "Esperanta Ĝardeno".

La civitanaro estas invitata, oni petas averti pri propra partopreno telefone ( + 39 - 02 6630 1958)

 

 



Relevant documents
  • My Inner Beast - A Happening in Europe to the English version of this document  
  • Happenings and Projects to the English version of this document  
  • Previous

    Level Up

    Next

    2005: Milan Beast Inaugurated in Esperanto Garden